Tiu cxi Viki-pagxo estas por informo pri kiel esperantigi Debianon.

GNU gettext

Kelkaj programoj subtenas havi la interfacon en Esperanto. Por uzi tion, oni devas krei lokajx-dosieron.

Kiel radiko,

 apt-get install locales hello
 localedef -i eo_EO -f UTF-8 eo_EO

Por kontroli,

 export LANG=eo_EO.UTF-8
 hello

Tiparoj

La jena estas pri kiel instali TrueType-ajn tiparojn kiuj subtenas Esperantajn literojn.

Unue, kontrolu tion ke vi havas ion kiel la jenan en via /etc/apt/sources.list:

 deb http://mirrors.kernel.org/debian/ stable contrib

Due:

 apt-get install msttcorefonts

Estas ebla ke oni devos aldoni ion kiel la jenan al sia ?XF86Config-4:

 Section "Files"
 ...
        FontPath     "/usr/share/fonts/truetype"
 ...
 EndSection

Entajpado de Esperantaj Literoj

Al via ~/.xmodmap, aldonu la jenan:

 keycode  31 = c C ccircumflex Ccircumflex
 keycode  30 = g G gcircumflex Gcircumflex
 keycode  44 = h H hcircumflex Hcircumflex
 keycode  54 = j J jcircumflex Jcircumflex
 keycode  41 = u U ubreve Ubreve

Kaj, kiam vi ensalutas, rulu "xmodmap ~/.xmodmap".

Rigardu Ankaux

"Esperanto en Linukso": http://www.bertilow.com/komputo/linukso.html